Erika Mészáros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erika Mészáros
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1966 (1966-06-24) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Mészáros (kajakisto)
Okupo
Okupo kajakisto • kanuisto
vdr

Erika Mészáros [mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros Erika estis hungara kajakisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, dufoja mondĉampiono. Ŝia patro estis György Mészáros (kajakisto).

Erika Mészáros[1] naskiĝis la 24-an de junio 1966 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erika Mészáros inter 1977-1996 estis kajakisto en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono 22-foje duope aŭ kvarope. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988, Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kun ora kaj arĝenta medaloj kvarope en distanco 500 m, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua dufoje en 1986 (duope kaj kvarope). Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1996. Ŝia plej konata trejnisto estis Katalin Rozsnyói. Ŝi ricevis signifajn ŝtastajn premiojn en 1988 kaj 1992.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]