Erika skarabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Erika skarabo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Familio: Foliskaraboj Chrysomelidae
Genro: Loĥmeoj Lochmaea
Subgenro: Galerucenoj Galerucinae
Specio: L. suturalis
Lochmaea suturalis
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La erika skarabo (Lochmaea suturalis), estas skarabo el la genro Lochmaea, hejme en nordokcidenta Eŭropo. Ĝi nutras sin per la erikaco kaluno. Ĝi estas malfacile rekonebla pro la bruneska kamufla koloro, kaj longas ĉ. 6 mm. Ĝi havas la inklinon sin kaŝi, kaj falas sur la grundon kiam ĝenata. Ĝi pli bone videblas kiam ĝi kun multaj samspecianoj estas sur la sama planto.

La plenkreska skarabo restas dum la vintro en dorma stato (diapaŭzo) en muskofatraso en la subkreskaĵo de la erikaj plantoj, kaj ĝi faras tiel ĝis la printempo alportas altiĝon de la temperaturo, kiu stimulas ĝin por emerĝi, manĝi, kaj reprodukti. Ĝi kapablas flugi dum kelkaj kilometroj post la printempa emerĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Priskribo (angle)