Erlau (Obernzell)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Erlau

Koordinatoj: 48° 33′ 50″ N 3° 34′ 45″ O / 48.56389 °N, 3.57917 °O / 48.56389; 3.57917 (mapo) Erlau, plennome Erlau bei Passau, estas vilaĝo en Malsupra Bavario (Germanio), kiu apartenas al la komunumo Obernzell. Ĝi situas sur la norda (maldekstra) bordo de Danubo ĉe la enfluo de samnoma rivereto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La federacia vojo B 388 pasas, paralele al Danubo, tra Erlau kaj ligas ĝin al Passau (10 km okcidente), Wegscheid (20 km oriente) kaj Aŭstrio. Norden, tra la valo de Erlau, ne estas vojo kun mez- aŭ longdistanca signifo. La plej proksima transirejo trans Danubon estas la pramo de Obernzell 5 km oriente.

Erlau iam estis fervoja nodo de la fervojlinio Passau–Hauzenberg; tie debranĉiĝis la linio al Obernzell kaj Wegscheid.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomie grava estas turismo, tra Erlau pasas la migrad-turisma vojo Donausteig. Ekzistas tie ankaŭ produktejo de elektronikaj komponantoj.

Konataj personoj[redakti | redakti fonton]

En Erlau vivas la verkisto Reiner Kunze.