Ernest Walton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernest Walton

Ernest Thomas Sinton WALTON (6-an de oktobro 1903, Dungarvan, grafan Waterford, Irlando25-an de junio 1995, Belfasto, Norda Irlando) estis irlanda fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1951- kun la angla Siro John Douglas Cockcroft – por konstruo de la unua nuklea ciklotrono (Cockcroft–Walton-generatoro).

Li studis en la belfasta Methodist College, poste en la dublina Trinity College matematikon kaj eksperimentajn natursciencojn (1926). Li laboris ekde 1927 en la kembriĝa Trinity College kun Cockcroft ĝis 1934 en la Laboratorio Cavendish, sub gvido de Lordo Rutherford.

Li provis en 1928 du korpusklo-akceladan metodon, kiuj estis uzataj pli poste en la betatrono kaj linearaj ciklotronoj. La eksperimentoj ne sukcesis sen konvenaj teknikaj konoj kaj ekipaĵoj. Cockcroft kaj Walton planis en 1929 novan ciklotronon. Ili detruis en 1931 per protonoj litiajn atomkernojn.

Post kiam li akiris Ph.D.-gradon en Kembriĝo, li revenis en 1934 al la dublina Trinity College, kies membro li estis dum 40 jaroj.

Li estis inter 1946 kaj 1974 profesoro Erasmus Smith pri natur- kaj esplorsciencoj. Li estis ekde 1952 gvidanto de la kosmofizika instituto de la dublina Institute for Advanced Studies.