Ernst Hartert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Hartert (1859-1933).

Ernst Johann Otto Hartert (nask. la 29-an de oktobro 1859 en Hamburgo, mortis la 11-an de novembro 1933 en Berlino) estis germana ornitologo kaj ovologo.

Hartert estis dungito de Lionel Walter Rothschild kiel ornitologia zorgisto de lia privata muzeo ĉe Tring (Hertfordshire, Anglio) de 1892 al 1929.

Hartert publikis la muzean gazeton Novitates Zoologicae (1894-1939) kun Rothschild, kaj la Hand List of British Birds (Listo de britiaj birdoj) (1912) kun Jourdain, Ticehurst kaj Witherby. Li verkis Die Vögel der paläarktischen Fauna (1903-1922) kaj veturis en Hindion, Afrikon kaj Sudamerikon je la konto de lia dunganto.

En 1930 Hartert retiriĝis al Berlino, kie li mortis.