Francis Charles Robert Jourdain
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 16 Sep. 2010.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
La pastro Francis Charles Robert Jourdain (4an de marto, 1865 - 27an de februaro, 1940), estis elstara brita amatora ornitologo kaj oologo. Li estis fondinto de la British Oological Association, kiu ŝanĝis sian nomon post lia morto al Jourdain Society por lia rememoro.
Jourdain naskiĝis en Ashbourne, Derbyshire kaj edukiĝis en Magdalen College, Oksfordo, post kio ordiniĝis en 1890. li estris la unuan ekspedicion de la Oksforda Universitato al Spitsbergen kaj ege veturis en Eŭropon kaj Nordafrikon. Li postenis kiel Prezidento de la Oxford Ornithological Society kaj asociiĝis kun multaj aliaj ornitologiaj asocioj. Jourdain mortis en Southbourne, Bournemouth, Dorset.
Publikaĵoj [redakti]
Krom multaj ornitologiaj publikaĵoj, li aŭtoris aŭ kunaŭtoris librojn kiaj:
- Hartert, Ernst; Jourdain, F.C.R.; Ticehurst, N.F.; & Henry Witherby (1912). A Hand-List of British Birds. H.F. & G. Witherby Ltd: London.[1]
- Jourdain, F.C.R. (1906-1909). The Eggs of European Birds [2].
- Kirkman, F.B.; & Jourdain, F.C.R. (1930). British Birds. Nelson & Jack.[3]
- Witherby, H.F.; Jourdain, F.C.R.; Ticehurst, Norman F.; & Tucker, Bernard W. (1938-1941). Handbook of British Birds. Vols.1-5. H.F. & G. Witherby Ltd: London.
Referencoj [redakti]
- Manuscript and Drawing Collection of Francis Charles Robert Jourdain (1865-1940). A Collection Description. Natural History Museum: London. [4] Konsultita la 15an de decembro de 2006.

