El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto Dobra, abunda je restaĵoj de kantabroj .
Erudino (en latina lingvo , Erudinus ) estas pagana dio de la kantabra mitologio . En la Monto Dobra , proksima al Torrelavega , estis trovita altarŝtono kun gravuraĵo notanta la gravurjaron 399. En ĝi aperas jena teksto:
„ Cornelius, vilaĝano el Auniganium, dediĉis tiun ĉi altarŝtonon al dio Erudino la dekan de la kalendoj de Aŭgusto, sub konsulrego de Manlio kaj Eutropio ”
La altarŝtono konserviĝas en la Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio , sed ankaŭ estas kopio en parko de Sierrapando .[1] Inter 2001 kaj 2012, la kopio estis en la strato Serafín Escalante de Torrelavega .[2]