Erzsi Grail

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GRAIL Erzsi, Torday estis hungara instruistino, deklamistino naskita en Torda la 11-an de marto 1862 kaj mortinta ?.

Kariero

Erzsi Grail finis la porinstruistan lernejon de Koloĵvaro kaj inter 1881–84 ŝi akiris diplomon de instruisto por malsupera mezlernejo en Budapeŝto. En 1885 ŝi instruis en Nadjvarado, sed post tri jaroj ŝi iris Vienon por lerni aktoradon. En Aŭstrio kaj Germanio ŝi faris turneojn por popularigi la hungaran literaturon kaj poezion. Ŝi mem tradukis poemojn de János Arany, Pál Gyulai, Mihály Tompa kaj Károly Szász.

Verkoj

  • Blüthen der ungarischen Dichtkunst (Berlin, 1890);
  • Honmentők (Bp., 1914);
  • Bornemisza Nusi egy órai uralma (komedio, Bp., 1915).

Fonto