Espéranto France-Est
Espéranto France-Est (EFE) estas franca regiona Esperanto-asocio, kies esperanta nomo estas Orientfranca Federacio de Esperanto (OFE). Ĝi grupigas esperantistojn en la orientfrancaj departementoj Meuse (55), Moselle (57), Meurthe-et-Moselle (54), Bas-Rhin (67), Haut-Rhin (68) kaj Vosges (88). OFE estas membro de la nacia asocio Espéranto-France (UFE).
Enhavo |
Historio [redakti]
Origino de la asocio troviĝis en Nancio. En decembro 1902, do mallonge post la apero de Esperanto, du gimnaziaj instruistoj kunvokis publikan kunvenon kaj fondis "la société française de propagation de l'Espéranto". Komence de 1903 komenciĝis Esperanto-kurso por grupo de la touring-club de France. En la jaroj 1903 kaj 1904 la grupo de Nancio kaj tiu de Epinal publikigis komunan jarlibron.
Strukturo [redakti]
Aktuale la asocion prezidas Edmond Ludwig, kasisto estas André Grossmann kaj sekretario Robert Kueny.
La asocia gazeto estas "La informilo", aperanta kvarfoje jare. Estas intensa kunlaborado kun germana regiona asocio BAVELO.
Lokaj grupoj [redakti]
Enkadre de Esperanto France-Est kunlaboras lokaj Esperanto-kluboj en jenaj urboj:
- Nancio: Esperanto – Nancy 54
- Void-Vacon: Groupe Espéranto Meuse - G.E.M.
- Metz: Club d'Esperanto de Metz
- Sarreguemines: Esperanto-stelo
- Thionville: Esperanto Thionville ([1])
- Betschdorf: Espéranto – Betschdorf
- Strasburgo: Centre culturel Espéranto
- Colmar: TAKE ([2])
- Mulhouse: Mulhouse Esperanto
- Gérardmer: Espéranto – Gérardmer
- Epinal:
Eksteraj ligiloj [redakti]
Retpaĝo de Espéranto France-Est