Esperanta Teknika Medicina Vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ekstera kovrilo
interna titolpaĝo


Esperanta Teknika Medicina Vortaro. Verkis Maurice Briquet. Bruselo: Internacia Medicina Revuo, 1932, [2], 359 p. 16x11 cm (presejo Imprimerie Médicale et Scientifique, Bruxelles)

Ĝi enhavas 3675 radikojn kun difinoj en Esperanto, kun derivaĵoj kaj kelkaj tradukoj en la lingvoj latina, angla, franca, germana, itala kaj hispana. De 1926 Briquet regule publikigis la terminojn en Internacia Medicina Revuo, tiel ke diskuto pri ili inter medicinaj fakuloj eblis, antaŭ ili estis kunigitaj libroforme.

Ĝia terminara materialo poste eniris en la modernan terminaron "Esperanta Medicina Vortaro" de Josef Hradil (precipa kompilinto), 1979.

Recenzo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Fine ĝi eldoniĝis la longe atendita medicina vortaro , zorge presita sur luksa papero, kun 3675 vortoj, la plej multaj kun derivaĵoj kaj diverslingvaj tradukoj. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.93 (jan 1933)
Citaĵo
 Tiu ampleksa dokumento — ĝi ja estas tio — enhavas 3675 vortojn, kun derivaĵoj kaj tradukoj en diversaj lingvoj, pri la medicina fako. Ni ne devas insisti pri la graveco de tiu verko, ne nur por ia fukuloj Esperantistaj, sed ankaŭ por la Esperanto-movado mem . Ĝi efektive estas unua paŝo en la direkto al la publikigo de tiaj teknikaj vortaroj en aliaj fakoj. Ni deziras bonan sukceson al la verkinto kaj eldonintoj de Ja multvalora libro 
— Belga esperantisto n196 (jun-aug 1932)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]