Esperanto-Paradizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-Paradizo (1992-2006) estis vendejo (plejparte por nutraĵvaroj) kaj bufedejo (etrestoracio) en la riverbanejo Kritzendorf (Kricendorf) apud Danubo. Kritzendorf estas katastrala komunumo de la urbokomunumo Klostronovburgo, nur 15 km nord-okcidente de Vieno, pro tio ĝi estas tre ŝatata somerumejo por vienanoj.

S-ro Seyed Abolhassan Mir Javadi (voknomo AMIR), estis la estro de la firmao JIRANEK kaj, kiam li komencis lerni Esperanton, li ekhavis la ideon nomi la vendejon kun bufedejo "Esperanto-Paradizo". Post la 77-a UK en Vieno okazis en Esperanto-Paradizo la 2-an de aŭgusto 1992 malgranda adiaŭa festo. Per tiu ĉi festo komenciĝis tie la Esperanto-vivo.

Ĉar apud Danubo ekzistas tre frekventata vojo por bicikloj, s-ano Seyed Abolhassan instalis multajn informŝildojn kaj informtabulojn, kiuj montris la vojon al Esperanto-Paradizo. Sur la vandoj de la vendejo troviĝis multaj informoj pri Esperanto kaj ŝildoj kun la germana nomo "Esperanto-Paradies" kaj "Esperanto-Paradizo", pro tio ĝi fariĝis eĉ ZEO.

Interese estas, ke en Esperanto-Paradizo loĝis kiel unua gasto, s-ro Asghar SAGADIAN el Irano, li estis gastparolanto de Radio Aŭstria Internacia (ROI) ĉe la Esperanto-Redakcio. AMIR havis multajn ideojn. Li organizis Esperanto-kursojn, festojn kaj ekskursojn por gastoj al Vieno. Televida skipo de Aŭstria Radio Televido (ORF) filmis dufoje en Esperanto-Paradizo. En la loka semajna gazetaro kaj eĉ en la viena taggazeto KURIER aperis kelkfoje artikoloj pri Esperanto-Paradizo.

En 2002 okazis ega inundo, nomata Inundo de la Jarcento, kiu detruis la meblojn kaj instalaĵojn de "Esperanto-Paradizo". Pro tiu ĉi granda financa perdo AMIR ne plu povis daŭrigi la entreprenon.

ORF elsendis en „Willkommen in Österreich“ raporton pri „Esperanto Paradizo“ la 2an de julio 2004.

Ekde 2006 "Esperanto-Paradizo" ne plu ekzistas, sed la ideoj de AMIR nun realiĝas en Herzberg am Harz la Esperanto-urbo en Germanio.

Somere 2011 AMIR aĉetis la malnovan hotelon Goldener Hirsch (Ora Cervo) en Herzberg am Harz kaj translokiĝis tien.