Esperantologio / Esperanto Studies
El Vikipedio
Esperantologio / Esperanto Studies estas internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilatantaj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto.
La revuo estos publikigata en du formoj, tamen enhave identaj: presita sur papero kaj rete alirebla. La paperan version publikigas la eldonejo KAVA-PECH, Anglick´a 878, CZ-25229 Dobrˇichovice (Prago), Ĉeĥio. La komputilreta versio estas publikigata de Upsala Universitato sub la respondeco de profesoro Ingrid Maier. Ĝi estas alirebla ĉe la retadreso http://www.math.uu.se/esperanto.
