Essen-Dellwig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Miĥaelo en Essen-Dellwig

Dellwig estas nordokcidenta urboparto de Essen. Ĝi limiĝas en Essen kun la urbopartoj Bergeborbeck en la oriento, Borbeck, Gerschede kaj Frintrop en la sudo, en la okcidento kun la urboparto Borbeck de Oberhausen kaj en la nordo kun la urbopartoj Vondern de Oberhausen kaj Ebel de Bottrop.

Dellwig estas karakterizata parte de densa loĝa surkonstruaĵo kun verdejoj, parte de iom grandaj industriterenoj. Ĉe la Rejn-Herne-Kanalo biciklaj kaj promenaj vojoj ebligas iom da libertempumado. La iamaj du kluzoj en Dellwig ne plu ekzistas ekde 1980 pro la malleviĝo de la akvonivelo, kion kaŭzis la karbominado. Sur la iama manovrostacio Frintrop ekestis ĝis nun verdejo je 25 hektaroj kun promenvojoj. La liberaera naĝejo de Dellwig, kiun tenas la urbo, estas minacata de urbaj planoj fermi ĝin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]