Etymologiae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etymologia
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Isidoro de Sevilo
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 625
Ĝenro enciklopedio
vdr

Etymologiae estas enciklopedio de Isidoro de Sevilo (ĉ. 560 ĝis 636).

Isidoro de Sevilo: Etymologiae (Bazelo: Johann Amerbach 1489)

Isidoro de Sevilo (ankaŭ konata kiel Isidorus Hispalensis), la „instrumajstro de Hispanio“, publikis ĉ. 623 (630 (?)) la 20-voluman Etymologiae (ankaŭ konata kiel Origines; kompleta titolo: Originum seu etymologiarum libri XX; ankaŭ: Etymologiarum sive originum libri XX(?); eo.: „dudek libroj de la etimologioj aŭ originoj“). Isidoro provis unuigi per ĉi tiu realleksikono la tutan scion profanan kaj sakralan de sia epoko.

Etymologiae orientiĝis laŭ la Sep liberaj artoj, kompletigis ilin tamen per resumaro de la tiam konata mondhistorio. La „baza libro de la tuta mezepoko“ (E. R. Curtius) estis kompilita el plej variaj modeloj.

Mapo de la okcidenta duonsfero, presaĵo de Günther Zainer, 1472

Etymologiae enhavas ankaŭ la plej malnovan mapopresaĵon de la okcidentujo; temas je tio pri mapo de la okcidenta duonsfero, ankoraŭ farita kiel radomapo.

Eldonaĵoj kaj akcepto[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko studentoj uzis ĉi tiun verkon dum jarcentoj kiel normenciklopedio; ĝin unuafoje presis Günther Zainer en 1472 in Aŭgsburgo.

Enhavo:

  • Libro 1: Gramatiko
  • Libro 2: Retoriko kaj dialektiko
  • Libro 3: Matematiko, muziko, astronomio
  • Libro 4: Medicino
  • Libro 5: Juraj aferoj kaj temposubdivido
  • Libro 6: Libroj kaj ekleziaj festoj
  • Libro 7: Dio, anĝeloj, sanktuloj
  • Libro 8: eklezio, sektoj, religioj
  • Libro 9: Lingvoj, popoloj, imperioj
  • Libro 10: Vortoj, nomoj, nocioj
  • Libro 11: Homo
  • Libro 12: Bestoj
  • Libro 13: La mondo kaj ĝia disdivido
  • Libro 14: La tero kaj ĝia disdivido
  • Libro 15: Komuna vivo
  • Libro 16: Ŝtonoj kaj metaloj
  • Libro 17: Terkultivado
  • Libro 18: Milito kaj ludoj,
  • Libro 19: Metio
  • Libro 20: Uzobjektoj

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]