Fabian Zamenhof (avo de Ludoviko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fabian Zamenhof
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1806 (1806-11-30)
en Hrodno,  Rusia Imperio
Morto 28-an de marto 1861 (1861-03-28) (54-jaraĝa)
en Tykocin
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Infano Marko Zamenhof
vdr
Tiu ĉi artikolo temas pri la avo de L. L. Zamenhof. Por aliaj homoj de tiu nomo, vidu ĉe Fabian Zamenhof.

Ŝroga-Fajvel ZAMENHOF (ankaŭ Fajba Wolfowicz ZAMENHOF, per "kristana" aŭ goja nomo Fabian Zamenhof) (naskiĝis ĉirkaŭ 1807[1], mortis la 28-an de marto 1861) estis la patro de Marko Zamenhof kaj la avo de L. L. Zamenhof. Laŭ LLZ li estis tradukisto kaj instruisto de lingvoj[2], tamen la naskiĝatestilo de Marko Zamenhof pruvas, ke li ne kapablis legi[3]. Meze de la 19-a jarcento li venis el Grodno al Tykocin, kiu estas malgranda urbeto apud hodiaŭ-pola urbo Bjalistoko. Poste, verŝajne en 1858, la familio translokiĝis al Bjalistoko, kie en 1859 naskiĝis lia nepo L. L. Zamenhof.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En 1837, laŭ la naskiĝatestilo de Marko (Motel) Zamenhof, li havis 30 jarojn.
  2. Poŝtkarto de LLZ al Teodor Čejka sendita el Varsovio la 28an de februaro 1906: Miaj avo kaj patro estis instruistoj de lingvoj.
  3. Naskiĝatestilo de Marko (Motel) Zamenhof: ĉi tiun akton oni legis al la veninto kaj la atestantoj, kiuj deklaris, ke ili ne kapablas legi.