Fabian Zamenhof (avo de Ludoviko)
- Tiu ĉi artikolo temas pri la avo de L. L. Zamenhof. Por aliaj homoj de tiu nomo, vidu ĉe Fabian Zamenhof.
Ŝroga-Fajvel ZAMENHOF (ankaŭ Fabiano Wolfowicz ZAMENHOF, per "kristana" aŭ goja nomo Fabian Zamenhof) (naskiĝis en 1800 aŭ 1801, mortis la 28-an de marto 1861) estis patro de Marko Zamenhof kaj avo de L. L. Zamenhof. Li estis tradukisto kaj instruisto de lingvoj, sub influo de la juda kleriga Haskala-skolo. Meze de la 19-a jarcento li venis el Grodno al Tykocin, kio estas malgranda urbeto apud hodiaŭ-pola urbo Bjalistoko. Poste, verŝajne en 1858, la familio translokiĝis al Bjalistoko, kie en 1859 naskiĝis lia nepo L. L. Zamenhof.