Saltu al enhavo

Farø-pontoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Farø-pontoj (Danio)
Farø-pontoj (Danio)
DMS
Farø-pontoj

La Farø-pontojdane Farøbroerne - estas aŭtoŝoseaj pendopontoj en la Balta Maro, kiuj apartenas al la ŝtato Danio. Ili ligas la centran insuleton Farø kun la multe pli grandaj insuloj Sjælland norde kaj Falster sude. Ambaŭ partaj pontoj finkonstruiĝis dum la jaro 1984.

la suda ponto

La suda ponto kuŝas inter la insuloj Farø kaj Falster. Ĝi longas 290 metrojn, kaj 95 metrojn altaj pilonoj per diagonalaj kablegoj stabiligas la konstruaĵon. La norda ponto longas 1596 metrojn kaj per konstruaĵo de betonaj traboj ligas la insulojn Farø kaj Sjælland. Sur la insuleto Farø inter ambaŭ pontoj ekzistas ŝosea debranĉiĝo, kiu de tie dige pere de la insuleto Bogø gvidas al la insulo Møn.

pilonoj de la suda ponto

La pontoj administre apartenas parte al la teritorio de la komunumo Guldborgsund kaj parte al tiu de la komunumo Vordingborg.

Eksteraj ligiloj

greke 0004583 arkitekturaj informoj pri la norda ponto (germane) greke arkitekturaj informoj pri la suda ponto (germane)