Faustina Hasse Hodges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Faustina Hasse Hodges
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1823 (1823-08-07)
en Malmesbury
Morto 4-an de februaro 1895 (1895-02-04) (71-jaraĝa)
en Filadelfio
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Edward Hodges
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto
vdr

Faustina Hasse HODGES (la 7-a de aŭgusto 1822 - 4-a de februaro 1895) estis usona orgenisto kaj komponistino [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Malmesbury – Anglio, de kie ŝia familio translokiĝis al Usono kiam Faustina estis dek-naŭ-jara. Ŝi estis filino de la elstara angla orgenisto, komponisto kaj verkisto Edward Hodges (1796-1867), kiu translokiĝis al Nov-Jorko en 1838. Lia familio sekvis lin tri jarojn poste. La gefiloj de Hodges ricevis ilian fruan edukadon en privata lernejo en Bristolo; la kvar fariĝis orgenistoj.

Kvankam ŝi naskiĝis en Anglio, Faustina Hodges estis tutamerika esprimo. Ŝia patro faris multon por levi la novjorkan muzikan vivon dum la pli ol du jardekoj loĝanta en tiu grandurbo. Faustina povis lerni multon pri la praktika kaj vivanta aspektoj de la muziko dum siaj multaj jaroj apud sia patro. Post lia morto, ŝi verkis detalan biografion pri lia vivo kaj laboro. Dum multaj jaroj ŝi engaĝiĝis kiel orgenisto en preĝejoj de Nov-Jorko kaj Filadelfio. Krome ŝi instruis orgenon, pianon, kaj kantadon ĉe la “Troja Virina Seminario”, la unua lernejo establita speciale por la eduko de virinoj en Nov-Jorko, fondita kaj direktita de la aktivulino pri la edukado de virinoj Emma Willard.

La jardeko 1850 estas turnopunkto rilate al verkado de virinaj komponistoj en Usono: “ĝis 1850, multaj virinaj komponistoj en Usono publikigis muzikon anonime kiel “Sinjorino el…” aŭ kiel "Mary...", sen familia nomo. Tiuj verkoj estis plejparte amatoraj aŭ studentaj klavarpecoj, dancoj, salonkantoj, kaj aroj de tiutempaj ŝatataj ĝenroj de piana muziko.”

Post la 1850-aj jaroj, virinaj komponistoj pli proksimiĝis al verkado de serioza muziko.” Dum kelkaj virinoj daŭre komponis salonmuzikojn, “aliaj esploris novajn limojn de pli grandaj formoj, vastigitan instrumentadon, kaj pli kompleksan muziklingvon”.

Kune al Jane Sloman, Faustina Hodges estis membro de "la unua generacio de komponistinoj" en Usono; ŝi komencis komponi en la 1850-aj jaroj, skribante ĉefe por piano kaj orgeno. Precipe ŝi verkis religian muzikon, inkluzive himnajn melodiojn. Tamen ŝiaj sekularaj kantduetoj ankaŭ estis alte laŭditaj. Ŝiaj sentimentalaj baladoj, plejparte estis komponitaj antaŭ la Civita milito, kaj pli sofistikajn artkantojn, en la 1870-aj jaroj.

Du el ŝiaj sekularaj sentimentalaj komponaĵoj “Revoj” kaj “La Rozarbusto”, iĝis aparte popularaj: “La Rozarbusto” vendis pli ol 100,000 ekzemplerojn. Ŝi ankaŭ skribis komikajn verkojn kiel ekzemple la kanton “La indignita sinjorino”.

El aro de tri pecoj titolita “Revoj ĉe akvobordo” elstaras “Sonĝi pri la lagobordo” en kiu “post flora arpeĝa enkonduko, ĝi prezentas kantitan melodion, subtenata de fluanta kaj eleganta akompano.”

Ŝiaj kanzonoj, kaj kortuŝaj kaj naivaj, komencis esti publikigitaj tuj kiam ŝi komencis komponi. Ŝi daŭre verkis kaj publikigis muzikon ĝis sia morto. Pluraj el ili klare meritis esti la favorataj de la publiko pro la talento kaj dediĉo kun kiuj ili estis verkitaj. Sendube la muziko de Faustina Hodges spegulis la impetan junan nacion kiun ŝi elektis kiel sian duan patrujon [2] [3].

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 158 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elektitaj muzikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • L’Amicizia (Amikeco)
  • Tantum Ergo Opus 65, No. 2
  • A psalm of life (teksto: Henry Wadsworth Longfellow)
  • Dreams: a reverie (teksto: H.C.L.)
  • Robin Adair
  • The dreary day (teksto: Henry Wadsworth Longfellow)
  • The holy dead (teksto: Henry Wadsworth Longfellow laŭ Ernst Stockmann)
  • The rose bush (teksto: W. W. Caldwell)[4]

Elektitaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hodges, F. H. (1896). Edward Hodges: Doctor in Music of Sydney Sussex College, Cambridge; Organist... Bristol, England, 1819-1838; Organist and Director in Trinity Parish, New York, 1839-1859. GP Putnam's sons.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sadie, Julie Anne. (22 July 1994) The Norton/Grove Dictionary of Women Composers. W. W. Norton & Company. ISBN 9780393034875.
  2. Ammer, Christine. (2001) Unsung: a history of women in American music.
  3. Fuller, Sophie. (1994) The Pandora guide to women composers: Britain and the United States.
  4. Composer: Faustina Hasse Hodges (1823-1895). Alirita December 20, 2010. [rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]