Federico Gobbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Federico GOBBO (naskiĝis la 26-an de marto, 1974) estas italo kaj loĝas en la urbo Milano. Interlingvisto, esperantologo, informadikisto, kaj filozofo pri komputado, li esperantistiĝis en 1997 per retkurso de ELNA, kaj baldaŭ aktiviĝis en la itala junulara movado, kiam li lanĉis la retejon esperanto.it kaj la retkurson de Esperanto por itallingvanoj Kirek. En 1998 li magistriĝis en esperantologio ĉe la Universitato de Torino kun profesoro Fabrizio Pennacchietti. Ekde 2005 li membras en la teamo de la revuo Language Problems and Language Planning.

En 2009 li doktoriĝis en la Departmento de Informadiko kaj Komunikado (DICOM) ĉe la Universitato de Insubria, Italio per disertacio pri komputika lingvistiko, en kiu li uzis Esperanton. En 2009 li iĝis profesoro pri historio de informadiko ĉe la Universitato de Insubria, Italio. Ekde 2010 li kunfondis la fakrevuon InKoj eldonita de la Universitato de Milano kune kun profesoroj Paolo Valore kaj Massimo Rizzardini, de kie li foriris en Februaro 2011. En 2011 li iĝis laŭkontrakta profesoro pri Lingvoplanado kaj Planlingvoj ĉe la Universitato de Torino, kie li daŭrigis la tradicion de Fabrizio Pennacchietti. En 2012 li partoprenas al projekto Universitato de Esperanto sur Esperanto-Insulo, Hajnano, Ĉinio. Danke al tiu partopreno samjare li iĝis Adjunkta Docento (ADoc) pri Kibernetiko ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.

Ekde la 2014 li prenis la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo, Nederlando.

Eksteraj ligiloj