Felicindo Abbruzzese

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Felicindo ABBRUZZESE (naskiĝis en 1931, mortis la 11-an de oktobro 2001 en Kordobo, Argentino) estis argentina esperantisto.

Li estis delegito pri farmacio, vinscienco kaj instruado de Esperanto. Li prezidis la lokan Esperanto-asocion (Asociación Cordobesa de Esperanto, aŭ "Kordoba Asocio de Esperanto"), kiun li subtenis ankaŭ finance kaj per disponigo de sidejo.