Ferdinand Porsche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Porsche

Ferdinand PORSCHE [FEadinant PORŝe], naskita la 3-an de septembro 1875 en Maffersdorf (nun Vratislavice nad Nisou, parto de la urbo Liberec en Ĉeĥio), mortinta la 30-an de januaro 1951 en Stutgarto, estis aŭstria aŭtomobil-konstruisto. Li konstruis interalie la Volkswagen-modelon Käfer ("skarabo"), laŭ tipo de Tatra T97.

Krom aŭtoj serie produktataj Porsche desegnis ankaŭ konkursajn aŭtojn. La unua modelo, "Sascha" [ZAŝa], inter 1919 kaj 1922 gajnis 43 el 51 konkursoj. Poste Porsche konstruis modelojn por la firmao Mercedes.

En 1937 li membriĝis en la nazia partio NSDAP kaj je sia avantaĝo kunlaboris kun la nazia reĝimo. En 1942 li iĝis Oberführer (ĉef-kolonelo) de SS.

Post la Dua mondmilito li estis malliberigita por preskaŭ du jaroj de la francia okupacia administracio.

En tiu tempo lia filo Ferry Porsche ekkonstruis la unuajn sporteskajn aŭtomobilojn nomitajn Porsche. La marko ankoraŭ nun apartenas al la plej renomaj altprezaj aŭtomobiloj.

Porsche mortis en Stutgarto, sed estis entombigita en Zell am See en Aŭstrio.

Vidu ankaŭ