Ferdinand Seidl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Seidl
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1901 (1901-08-19)
en Vieno
Morto 26-an de aprilo 1934 (1934-04-26) (32-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalisto
vdr

Ferdinand SEIDL [sajdl] (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1901 en Vieno; mortis en 1934) estis aŭstra esperantisto, laŭ konvinko kosmopolito, komerca oficisto kaj ĵurnalisto. Li verkis artikolojn kaj poemojn en turismaj gazetoj.

Seidl iĝis esperantisto en 1929, en 1930 aliĝis al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT-ano n-ro 16642). Li estis kunlaboranto de Sennaciulo, aŭtoro de 46 diverstemaj artikoloj por SAT-gazetoj, kiujn li subskribis kiel F.S.. En 1933 Seidl forlasis SAT kune kun Aŭstria Laborista Ligo Esperantista kaj kreis Internacion de Socialistaj Esperantistoj, en kiu li redaktis la gazeton La Socialisto.

Li mortis post longa malsano la 26-an de aprilo 1934 en Vieno[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]