Ferenc Friedler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Friedler
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1953 (1953-05-30) (70-jaraĝa)
en Veszprém
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Okupo
Okupo komputosciencisto
vdr

Ferenc Friedler laŭ hungarlingve kutima nomordo Friedler Ferenc estas hungara kemiisto, informadikisto, profesoro.

Ferenc Friedler [1] naskiĝis la 30-an de majo 1953 en Veszprém (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Friedler akiris matematikan diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1977. Post siaj studoj li havis stipendion por 2 jaroj, poste li laboris en kemia esplora instituto. En 1990 li studvojaĝis en la Kansasa Ŝtata Universitato. Li akiris sciencajn gradojn (CSc) en 1990, (DSc) en 1995 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. La habilitiĝo okazis en 1999. En 1993 li estis nomumita docento en 1993 en Universitato de Veszprém, en 1995 katedrestro, en 1999 universitata profesoro. Inter 2003-2011 li estis dekano, inter 2011-2015 rektoro, poste li instruas en Katolika Universitato Pázmány Péter. Li ricevis premiojn inter 2003-2013. Li okupiĝas precipe pri informado.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fan, Graph-Theoretic Approach to Process Synthesis: Axioms and Theorems (1992) - kun aliaj
  • Graph-Theoretic Method for the Algorithmic Synthesis of Azeotropic-Distillation Systems (2003) - kun aliaj
  • Sustainability in the Process Industry (2010) - libro kun aliaj (ISBN 9780071605540)

Fontoj[redakti | redakti fonton]