Ferenc Gergely

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc GERGELY [gergej], hungare Gergely Ferenc, Esperante Francisko Gergely estis hungara orgenisto, instruisto kaj profesoro.

Ferenc Gergely naskiĝis la 28-an de septembro 1914 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de marto 1998 en Budapeŝto.

Biografio

Ferenc Gergely frekventis muzikakademion inter 1933-1940 en Budapeŝto, poste plulernis por esti instruisto kaj studis muzikadon en Germanio kaj Parizo. Ekde 1931 ĝismorte li orgenludis en Preĝejo de Sankta Petro (Belváros). Inter 1943-1969 li instruis en muzika faklernejo kaj en Muzikakademio Franz Liszt. Li ankaŭ koncertadis eĉ en Eŭropo. En 1976 li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1994, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj verkoj

  • Franz Liszt: Tizenhárom orgonamű (13 orgenaj muzikoj), 1961
  • Magyar orgonazene III. (Hungara orgenomuziko), 1969
  • Hans Klotz: Az orgonáról (Pri la orgeno) (traduko kaj aldonoj), 1971

Fontoj

  • Hungara Vikipedio