Ferenc Tompa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Tompa, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tompa Ferenc estis hungara arkeologo, profesoro, membro (korespondanta en 1935) de Hungara Scienca Akademio.

Ferenc Tompa [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1893 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de februaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio

Ferenc Tompa frekventis gimnaziojn en Keszthely kaj Esztergom, baldaŭe universitaton en Budapeŝto (dume li soldatiĝis dum la 1-a mondmilito). Li doktoriĝis en 1919. Inter 1920-1926 li laboris en muzeo de Szombathely, poste en Hungara Nacia Muzeo. Li profesoriĝis en 1931 en Universitato de Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri neolitiko kaj bronzepoko en Hungario. Li faris arkeologiajn esplorojn preskaŭ en tuta Hungario. Li mortis dum sieĝo de Budapeŝto en fino de la 2-a mondmilito.

Verkaro (elekto)

  • Velemszentvid bronzöntő ipara (1926)
  • Bronzkori lakótelep Hatvanban (Bronzepoka kolonio en Hatvan, (1935)
  • Adatok Budapest őskorához (1943))

Fontoj