Festo de la remparoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La festo de la remparoj de Dinan, Francio, estas mezepoka festo, kiu okazas ĉiun duan jaron dum somera semajnfino. La sekva festo okazos la 24-an kaj 25-an de julio 2010.

Historio[redakti | redakti fonton]

La festo estis kreita en 1983[1] por konsciigi la loĝantojn de Dinan pri la historia riĉeco de sia kulturo kaj historio.

La festo okazis ĉiujare ĝis 1992. En tiu jaro okazis ĝemeliĝo kun mezepoka festo en Kebekio kaj por ebligi la partoprenon al la du festoj, ĝi okazis de tiam nur ĉiun duan jaron.

Laŭ la jaroj pli kaj pli da homoj partoprenis la feston. En 2008 estis 100.000 vizitantoj[2], multaj el kiuj vestiĝis mezepoke, kio ebligas al senpagan partoprenon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la oficiala TTT-ejo. Arkivita el la originalo je 2009-09-28. Alirita 2010-03-11.
  2. Fonto: Ouest-France

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]