Fiŝkapta ŝipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiŝkapta ŝipo ĉe Pellworm (Germanio).

Fiŝkapta ŝipo estas boatoŝipo uzata por fiŝkaptado ĉe maro, lago aŭ rivero. Oni uzas multajn tipojn de ŝipoj por la diversaj kategorioj de komerca, neindustria kaj sporta fiŝkaptadoj.

Ĝeneralaĵoj

Laŭ la FAO, en 2004 estis 4 milionoj de fiŝkaptaj ŝipoj.[1] 1,3 milonoj el kiuj proksimume estas ŝirmaj ŝipoj kun fermitaj areoj. Preskaŭ ĉiuj la kovritaj ŝipoj estas mekanikaj, kaj 40,000 el ili superas 100 pezotunojn. Aliflanke du trionoj (1,8 milionoj) de boatoj senferdekaj estas tradiciaj kaj de distintaj tipoj, kiuj funkcias nur per velo aŭ remiloj.[1] Tiuj boatoj estas uzataj de la neindustriaj fiŝkaptistoj.

Malfacile oni ĉirkaŭkalkulas la nombron de ŝipoj de sporta fiŝkaptado. Varias laŭ grando, kaj male al la komercaj ŝipoj, ofte ne dediĉas sin nur al fiŝkaptado.

Antaŭ la 1950-aj jaroj estis malmulta standardigo (reguligo) de fiŝkaptaj ŝipoj. La dezajnoj povas varii laŭ la havenoŝipkonstruejo. Tradicie la boatoj estis konstruitaj el ligno, sed la ligno jam ne estas tiom uzataj pro ties kosto kaj pro malfacilo akiri bonkvalitan konstrulignon. Oni uzas pli kaj pli la vitrofibron en la malgrandaj fiŝkaptaj ŝipoj de ĝis 25 metrojn (100 tunojn), dum ŝtalo estas uzata ĝenerale ĉe ŝipoj pli grandaj ol 25 metroj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 1,0 1,1 FAO 2007

Biliografio

Eksteraj ligiloj