Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono (FWS kiel mallongigo de la originala angla nomo United States Fish and Wildlife Service) estas agentejo de la federacia registaro ene de la Usona Departemento de Internaj Aferoj de Usono dediĉita al administrado de fiŝkaptado, naturo kaj habitatoj. La celo de la agentejo difiniĝas kiel "funkciado kun aliaj por konservi, protekti, kaj plibonigi fiŝojn, naturon, plantojn kaj ties habitatojn por la sekva profito de la usona popolo."