Figbirdo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Figbirdo
Figbirdo
Figbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Orioledoj Oriolidae
Genro: Sphecotheres
Specio: S. viridis'
Dunomo
Sphecotheres viridis
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{image_width}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Masklo ĉe tombejo Samsonvale, SOr Kvinslando, Aŭstralio

La Figbirdo (Sphecotheres viridis) estas rimarkinda kaj tre komuna mezgranda paserina birdo de la familio de Orioledoj kiu enhavas ankaŭ la oriolojn de la genro Oriolus. Tiu ĉi estas la ununura specio de sia genro (kelkaj fakuloj markas du kromajn speciojn ene de tiu ĉi; vidu sube) kaj tiu genro la ununura en la familio krom Oriolus.

Enhavo

[redakti] Disvastiĝo

Ĝi estas indiĝena de Indonezio, Novgvineo, norden kaj orienten ĝis Aŭstralio, kaj la najbaraj insuloj.

[redakti] Aspekto

Junuloj kaj inoj de Figbirdoj estas senkoloraj, kvazaŭ kiel la Olivdorsa oriolo, sed maskloj havas videblegajn brilverdan aŭ flavan plumaron kaj nekonfuzeblan kaj rimarkindan pecon de nuda ruĝega haŭtaĵo ĉirkaŭ la okulo ege kontrasta inter la grizverdeca kapo kaj brusto, kaj kie krome kontrastas la nigra okulo. En la suda parto de ties teritorio, el ĉirkaŭ Sidnejo norden al ĉirkaŭ Proserpine, maskloj de Figbirdoj estas pli brilolivverdaj, kaj pli brikaj kaj pli flavaj pli norde, ĝis la birdoj de la tropika nordo, kiu estas preskaŭ pure orflavaj.

[redakti] Kutimoj

Figbirdoj faras rimarkindan nombron de diferencaj mallongaj alvokoj. Malkiel plej parto de orioloj, Figbirdoj estas gregemaj, kaj formante arojn de 20 al 40 birdoj for de la reprodukta sezono, kaj reproduktanta en etaj kolonioj, ofte per nombro de nestoj en malgranda areo.

[redakti] Aliaj

Kelkaj klasigoj disigas tiun birdon en tri specioj: La Figbirdo de Wetar Sphecotheres hypoleucus, La Timora Figbirdo Sphecotheres viridis kaj simple la Figbirdo Sphecotheres vieilloti.

Green Figbird rushck.ogg
Rush Creek, SOr Kvinslando, Aŭstralio


[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj