Filipovice (germanePhilippsdorf) estas domaro (loka parto) de municipo Bělá pod Pradědem, en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 22 loĝantoj (2021). Temas pri malgranda domaro (en la jaro 2001 ĝi havis 10 domojn kaj 21 loĝantojn) sur norda deklivo de monto Točník, sude de mezo de la municipo.
Filipovice estis fondita en la jaro 1779 kiel domaro sur katastro de municipo Domašov, en kiu ĝi estis ekde la komenco ties parto. La loĝantoj de la vilaĝo vivtenis sin precipe per laboroj en arbaroj. Nun la vilaĝo servas precipe por refreŝigado, precipe por la vintra (skiareo).
En Filipovice estas registritaj 49 adresoj: 15 daŭre loĝigitaj domoj kaj 32 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 10 domoj, el tio 7 daŭre loĝigitaj.