Fin (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fin
filmo
Originala titolo Fin
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 8 sep. 2012, 25 okt. 2013
Ĝenro suspensa filmo
Kameraado José David Montero
Reĝisoro(j) Jorge Torregrossa
Scenaro Jorge Guerricaechevarría • Sergio G. Sánchez
Muziko de Lucio Godoy
Rolantoj Antonio Garrido Benito • Andrés Velencoso • Clara Lago • Maribel Verdú • Miquel Fernández • Daniel Grao • Eugenio Mira • Blanca Romero • Carmen Ruiz
Produktinta firmao MOD Producciones
IMDb
vdr

Fin (Fino) estas hispana drama filmo de 2012 reĝisorita de Jorge Torregrossa kaj verkita de Sergio G. Sánchez kaj Jorge Guerricaechevarría. La filmon produktoris Antena 3 kaj ĝi premieris la 23an de novembro 2012. La filmo estas bazita sur la samnoma novelo de David Monteagudo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Grupo de malnovaj amikoj kunsidas, post multa tempo, por pasigi semajnfinon en montardomo. Spite al la tempopaso, nenio ŝanĝiĝis inter ili; tamen, iliaj respektivaj pasintecoj plue turmentas ilin. Subite okazas stranga afero kiu ŝanĝas iliajn planojn kaj lasas ilin nekomunikitaj for el la ekstera mondo. Kiam ili foriras serĉe de helpo, ili malkovras, ke ili estas praktike solaj kaj la grupanoj ekmalaperas kvazaŭ establante novan naturan ordon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Maribel Verdú estas Maribel.
  • Miquel Fernández estas Sergio.
  • Antonio Garrido estas Rafa.
  • Daniel Grao estas Félix.
  • Clara Lago estas Eva.
  • Eugenio Mira estas Ángel "El Profeta".
  • Blanca Romero estas Cova.
  • Carmen Ruiz estas Sara.
  • Andrés Velencoso estas Hugo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fin (película) en la hispana Vikipedio.