Finnlando en la Somera Olimpiko 1912

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la lancoĵetistoj Urho Peltonen, ormedalinto Julius Saaristo kaj Väinö Siikaniemi en la olimpiko
Finnlando en la Rusia Imperio en la Somera Olimpiko 1912
Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo
Flagtenanto:  Eino Saastamoinen
Sportistoj 164 en 10 fakoj
Medaloj
rango: 4
Oro
9
Arĝento
8
Bronzo
9
Sume
26
vdr

La finna teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo havis 164 sportistojn. Ili partoprenis en 10 fakoj. Flagtenanto de la finna teamo estis Eino Saastamoinen. La sportistoj atingis 9 orajn, 8 arĝentajn kaj 9 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 4-an rangon.

La finnaj sportistoj ekde la unuaj oficialaj olimpikaj aperoj en 1906 kaj 1908 aperis en finna teamo, kvankam la Grandprinclando Finnlando tiam ankoraŭ apartenis al la Rusia Imperio, dum aliaj sportistoj ekzemple el la postaj ŝtatoj Estonio, Latvio kaj Litovio ne havis tiun privilegion kaj devis konkuri kadre de la rusia teamo. Kompreneble la geografia proksimeco de Finnlando al Stokholmo faciligis, ke en 1912 la finna delegacio estis aparte granda. En la Malferma Ceremonio la teamo de Finnlando paradis sub la flago de svedlingva ina gimnastika klubo el Helsinko.

Interalie legenda iĝis la duonfinalo en luktado inter la finno Alfred Asikainen kaj la sportisto Martin Klein el norda Livonio, la pli posta Estonio, kiu konkuris en la teamo de la Rusia Imperio: la matĉo daŭris 11 horojn kaj 40 minutojn. Post tio la arbitraciistoj decidis ke Martin Klein venkis. Li la sekvan tagon havis la finalan matĉon, sed rezignis pri ĝi, estante tro elĉerpita pro la antaŭa lukto, kaj libervole kontentis ricevi nur la duan rangon, korespondan al nuna arĝenta medalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la finna teamo en la malferma ceremonio
J. Saaristo
emblemo de la Finnlanda Olimpika Komitato
emblemo de la Finnlanda Olimpika Komitato
olimpika afiŝo