Fizalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fizalio
Portuguese Man-O-War (Physalia physalis).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Knidulo Cnidaria
Klaso: Hydrozoa
Ordo: Siphonophora
Familio: Physaliidae
Genro: Physalia
Specio: P. physalis
Physalia physalis
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La fizalio (Physalia) estas ne unuopa animalo, sed kolonio de tre venenaj meduzoj, kies "individuoj" ne povas unuope sin vivteni.[1] Ĝi kunportas sakon plene de aero, subtenante ĝin.

La biologoj oportune nomis "individuoj" tiujn polipojn, kiuj plenumas diversajn funkciojn. Ili estas kvartipaj: iuj kaptas la nutraĵon, aliaj digestas ĝin profite al la tuta kolonio, iuj rolas kiel seksaj organoj, zorgante pri la reproduktado. Fine individuoj en formo de dika flosil-sako subtenas la tuton.

La meduzoj ĝenerale drivas en ĉiuj oceanoj sub la marsurfaco, fin-ne kuntenataj per la pulsobatoj de iliaj naĝkloŝoj. Nur la fizalio, alinomata de la britoj "portugala militŝipo", posedas flosilon plenan je gaso, kiu elstaras el la marsurfaco. Sur tiu flosilo trikolore nuancita staras supre tube plisita velo de ĉirkaŭ 30 centimetroj.

Ĉe la bazo de la flosilo troviĝas polipoj, kiuj laŭnecese sekrecias la gason nepran por ŝveligi la flosilon, kaj ankaŭ urtikecaj tentakloj aú kapto-aparatoj dek metrojn longaj, kiuj enprofundiĝas en 1a maron. Ili inokulas venenon, kemie similan al tiu de la kobroj, kiu kapablas mortigi skombrojn. La tentakloj kunstreĉiĝas kaj hisas la kaptitan predon ĝis la buŝo de la nutrantaj individuoj. La digestita nutraĵo estas disdonata al la tuta kolonio. La veneno de fizalio povas kripligi, eĉ mortigi naĝanton. Ĉiel ajn, tiu mortiga "velŝipo" tamen havas fidelan araikon, nomatan nomeus, kiu pasigas la plej grandan parton de sia vivo naĝante senriske apud la venenaj tentakloj. Malhele blua, kun vertikalaj nigraj strioj, ĝi perfekte maldistingeblas de la tentakloj. Oni ofte nomas ĝin "ŝipogardisto", en Usono "paŝtistofiŝo". Oni ne ekzaktc scias kial tiu fiŝo, granda kiel homa fingro, sukcesas vivi en tiom danĝera medio. Povas esti, ke la urtikecaj organoj de la fizalio ne efikas sur ĝi pro viskoza ŝmiraĵo, kiu kovras ĝian korpon. Krome la fizalio afable akceptas la ĉeeston de tiu fiŝeto, kiu trovas inter ĝiaj tentakloj efikan protekton kontraŭ karnomanĝantaj fiŝoj, kaj kiu tiras profiton el parto de la kaptitaj predoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kontakto 1998/6