Florenca kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La florenca kalendaro estis kalendaro uzita en Italio dum Mezepoko, precipe en Florenco. Laŭ tiu sistemo komencis nova tago je sunsubiro. Kiam la referenco de naskiĝo estis ekzemple "du horoj en la tago", tio signifis "du horoj post sunsubiro". Povis do okazi, ke naskiĝtago difinita kiel la 12-a de aŭgusto fakte kongruis kun la moderna tago 11-a de aŭgusto.

La jaro cetere komencis ne la 1-an de januaro, sed la 25-an de marto, tiel ke datoj kelkfoje malsamas de la hodiaŭ determinitaj jaroj.