Fokas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fokas
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 547 (0547-01-01)
en Trakio
Morto 1-an de januaro 610 (0610-01-01) (63-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Mortis per senkapigo vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Patrino Domentzia vd
Gefratoj Comentiolus • Domentziolus vd
Edz(in)o Leontia vd
Infanoj Domentzia vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monero kun portreto de Fokas

Fokas (m. 610) estis trakia centurio, kiu estis estro de la Bizanca Imperio de 602 ĝis 610.

Li estis sendita en 602 al Konstantinopolo kiel porparolanto de la ribelantaj soldatoj kontraŭ imperiestro Maurikios. Li eluzis la tumultojn en la ĉefurbo kaj elektigis sin al imperiestro, anstataŭ Maurikios, kiun li ekzekutigis kun la filo. Tiel li iĝis la unua sukcesa uzurpanto en la historio de la Bizanca Imperio.

Fokas havis bonajn kontaktojn al Romio: li rekonis en religiaj aferoj la papan primaton, akirante tiel bonintencon de Gregorio la 1-a. Li packontraktis kun la avaroj, ke li pagas pli da jara imposto, sed tuj alfrontis lin ataka armeo de Hosrau la 2-a (iama aliancano de Maurikios) kaj la persoj militiris en Malgrand-Azion kaj en 608 atingis la Bosporon.

Fokas persekutis la kristanan sekton de la monofizitoj, tiel oni tre malamis la judojn en la orientaj provincoj. Lia regado iĝis pli kaj pli subprema. La timo pro la persoj kaj al ĝenerala ribelemo kondukis al tio, ke la kartaga eksarĥo en 610 – kun gvido de lia filo, Herakleios – militiris al Konstantinapolo. Herakleios ekzekutigis Fokas, sin mem deklaris imperiestro, la 5-an de oktobro 610.

Pri lia gloro fanfaras kolono eĉ hodiaŭ sur la roma forumo.