Folke Bernadotte
Grafo Folke Bernadotte af Wisborg (naskita la 2-an de januaro 1895 en Stokholmo, murdita la 17-an de septembro 1948 en Jerusalemo) estis sveda oficiro kaj filantropo. De 1943 ĝis 1948 li estis vicprezidanto kaj poste prezidanto da la Sveda Ruĝa Kruco. En 1948 li estis intertraktanto de la Unuiĝintaj Nacioj en Palestino, kaj la 17-an de septembro samjare li estis pafmurdita de la juda terorista grupo Leĥi ("Stern-grupo").
Familio
Folke Bernadotte estis nepo de reĝo Oskaro la 2-a kaj nevo de reĝo Gustavo la 5-a.