Fontano Trevi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Fontano Trevi en 2007.
La Fontano Trevi nokte.
Neptuno aldomigas la hipokampojn.

La Fontano Trevi (en itala Fontana di Trevi) estas la plej granda (ĉirkaŭ 40 m larĝa) kaj plej ambicia de la fontoj barokaj de Romo (Italio). Laŭ la aktuala administra divido de la centro de Romo, ĝi estas situanta en la "rione" de Trevi.

Historio de la akvedukto ka de la fontano antaŭ 1629[redakti | redakti fonton]

La fontano estas situanta ĉe la kruco de tri stratoj (tre víe), markante la finan punkton de la Aqua Virgo (en itala Acqua Vérgine), unu de la antikvaj akveduktoj kiuj havigis akvon al Romo. Danke al la supozata helpo de virgulino, la romanaj teknikistoj lokigis fonton el pura akvo nur je 22 km de la urbo (sceno reprzentata en la aktuala fasado de la fontano). Tiu Aqua Virgo fluis tra la plej mallonga akvedukto de Romo rekte ĝis la Banejo de Agripo kaj estis uzata dum pli da kvarcent jaroj. Tion rompis la detruon de la akveduktoj fare de la gotaj sieĝantoj en la jaro 537. La mezepokaj romianoj devis akiri akvon nur el poluitaj putoj kaj el la rivero Tibero, kiuj estis uzata ankaŭ kiel elirejo de malpura akvo.

La romia kutimo konstrui belan fontanon fine de la akveduktoj kiuj liveris akvon al la urbo revivigliĝis en la 15a jarcento, kun la Renesanco. En 1453, la papo Nikolao la 5-a finreparis la akvedukton Aqua Virgo kaj konstruis simplan akvujon, desegnata de la arkitekto kaj humanisto Leon Battista Alberti, por anonci la alvenon de akvo.

La aktuala fonto[redakti | redakti fonton]

Mendo, plano kaj konstruo[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Anita Ekberg (Malmo, 29a Septembro 1931) estas sveda aktorino, manekeno, kaj seksosimbolo kiu estas ĉefe konata pro sia rolo kiel Silvia en la filmo de Federico Fellini nome La Dolce Vita (La dolĉa vivo, 1960), kiu montras ĉefe scenon de petolemo en la Fontano Trevi kun Marcello Mastroianni.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gross, Hanns (1990). Rome in the Age of Enlightment: the post-tridentine syndrome and the ancient regime. Nueva York: Cambridge University Press. ISBN 0521372119.
  • Uzzani, Giovanna (2007). Roma da non pérdere. Florencia: Scala. ISBN 9788881172429.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]