Frégate

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas

Frégate
Situo Hinda Oceano
Insularo Sejŝeloj
Geografia situo 4° 35′ 16″ S, 55° 56′ 44″ O-4.587777777777855.945555555556125Koordinatoj: 4° 35′ 16″ S, 55° 56′ 44″ O
Frégate (Inner Islands)
DEC
Frégate
Longo 2,3 km
Larĝo 1,2 km
Areo 2,19 km²
Plej alta loko monto Signal
125 m
Ŝtato Flago de Sejŝeloj Sejŝeloj
Loĝantaro 208
95 loĝ./km²
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

FrégateFrigate estas insulo en la Hinda Oceano kaj apartenas al la granitaj "internaj insuloj" de la Sejŝeloj. La insulo situas 55 kilometrojn oriente de Mahé, la ĉefa insulo de la Sejŝeloj.

La francia maristo kaj malkovristo Lazare Picault al la insulo donis la nomon Frigate laŭ la tie vivantaj birdoj el la familio de fregatedoj. La tropika insulo kovras areon de 2,19 kvadrataj kilometroj. La plej alta pinto de la insulo, la monto Signal, havas altecon de 125 metroj super la marnivelo. Sur la insulo situas 16 vilaoj, kiuj uzatas plejparte de turistoj.

[redakti] Flaŭro kaj faŭno

Sur la insulo inter alie kreskas arboj de la specio Calophyllum inophyllum (nomata "hinda "mahagono"), akaĵuarboj (Cashew) kaj hindaj migdalujoj. Tie vivas inter alie Aldabra-testudegoj kaj raraj specioj de kantobirdoj kiel Acrocephalus sechellensis kaj Copsychus sechellarum. La konstrulaboroj por la starigo de la hotelaj vilaoj estis severe kontrolataj de ekologiistoj, por certigi ke la ekologia ekvilibro restu nedamaĝita.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj