Fragment of a Novel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fragment of a Novel
nefinita romano
Aŭtoroj
Aŭtoro George Byron
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Ĝenro vampire fiction
vdr
Unua paĝp de la unua eldono de la historio en la kolekto Mazeppa, John Murray, Londono, 1819.

"Fragment of a Novel" estas nefinita vampira horora novelo verkita en 1819 de Lord Byron. La novelo, konata ankaŭ kiel "A Fragment" kaj "The Burial: A Fragment", estis unu el la unuaj en angla lingvo kiu montras vampiran temon. La ĉefa rolulo estas Augustus Darvell. John William Polidori bazigis sian novelon The Vampyre (1819), origine atribuita en presejo al Lord Byron, sur fragmento de Byron. La vampiro en la novelo de Polidori, nome Lord Ruthven, estis modelita laŭ Byron mem. La novelo estis la rezulto de la renkonto kiun Byron faris en 1816 kun Percy Bysshe Shelley kie oni proponis kolektivan "fantomverkadon".[1] Tiu konkurenco kondukis ankaŭ al la kreado de Frankenstein laŭ la Prefaco al la novelo de Percy Bysshe Shelley de 1818. La novelo estas grava en la disvolvigo kaj evoluo de la ĝenro de la vampira romano en angla literaturo kiel unu el unuaj verkoj kiuj montras la modernan vampiron kiel funkcianta en socio maskite.[2] La novelo unuafoje aperis kun la titolo "A Fragment" en la kolekto de 1819 nome Mazeppa: A Poem, publikigita de John Murray en Londono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [La Prefaco al la eldono de 1818 de Frankenstein verkita de Percy Bysshe Shelley. Shelley asertis ke la triopo partoprenis en la fantomverka plano. Mary Shelley asertis ke kvaropo partoprenis en la plano laŭ la Enkonduko de 1831, aldonante sin mem al la konkurenco kaj lasante foren Claire Clairmont.] [1] Alirita la 16an de Majo 2018.
  2. Barber, Paul. Vampires, Burial, and Death: Folklore and Reality. Yale University Press, 1988, p. 194. "Byron's Darvell and Polidori's Ruthven are, as far as I know, the first vampires who re-create their desires by ignoring their genealogical and emotional origins: their mobility is psychic as well as geographical."