Francesca Caccini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesca Caccini.

Francesca Caccini (* 18-a de septembro 1587 en Florenco; † 1640 samloke) estis Itala kantistino, poetino kaj komponistino de la frua baroko. Estis la unua virino kiu komponis operojn.

Vivo

Francesca Caccini ricevis sian unuan muzikan edukadon ĉe sia patro, la komponisto kaj kantisto Giulio Caccini (1545-1618), pri kantado kaj liuto. En 1600 ŝi unuafoje sin prezentis kiel kantisto, kiam ŝia patro organizis kaj komponis la muzikon por la geedziĝsolenaĵoj de Henriko la 4-a de Francio kaj Maria de Medici.

Komence de sia kariero ŝi agis kune kun siaj gepartoj kaj gefratoj sub la nomo Concerto Caccini, tamen poste ŝi formis grupon kun sia fratino Settimia kaj la Roma muzikisto Vittoria Archilei. En tiu ĉi epoko ŝi kelkfoje ricevis la nomon Cecchina.


Por la tempo de 1604/1605 laŭvole de reĝino Maria (de Medici) la familio Caccini estis forpermesita al la kortego de Henriko la 4-a al Parizo. Ĉi tie la reĝo estis tiel imponita de ŝi, ke li proponis al ŝi resti daŭre ĉe la kortego en Parizo. Tamen grandduko Ferdinando de Medici ordonis la familion reen al Florenco, kie ŝia famo pli kaj pli kreskis. Malmultan tempon poste ŝi altiris la atenton de Claudio Monteverdi, kiu estis impresita de ŝia kantado. En 1607 ŝi edziniĝis kun membro de la Camerata Florentino, Giovanni Battista Signorini.

Dum tiu tempo disvolviĝis ŝia lerteco kiel komponisto. Kune kun la libretisto Michelangelo Buonaroti (nevo de la grandioza artisto) ŝi skribis muzikon por interludoj ĉe la kortego de lo Medici kaj komencis ankaŭ skribi operojn. Jam antaŭ la jaro 1618 ŝi estis unu el la dungitoj plej bone pagataj ĉe la kortego kaj ŝi gajnis pli ol sia patro.

En 1625 ŝi akiris unu el siaj plej grandaj sukcesoj per la opero "La liberazione di Ruggiero dall'isola d'Alcina", komponita por la vizito de la princo Ladislaus Sigismondo. Tiu ĉi opero estis ankaŭ interpretata en Varsovio en 1628, estante tiel la unua opero Itala prezentata en la eksterlando.

Florenco tiutempe estis unu el la plej elstaraj kulturaj centroj. Ĉi tie Francesca do restis ĝis sia vivofino. La datoj de ŝiaj lastaj vivojaroj estas malabundaj, ekzistas dokumentoj, en kiuj aperas ajna Francesca Caccini, edzino de senatoro, mortinta en 1640, kvankam aliaj fontoj datas ŝian morton en 1630.

Francesca Caccini estis rigardata kiel unu el la plej bonaj kanstistoj de sia tempo. Ŝi ĉiam akompanis sin mem per klaviceno aŭ per liuto. Kiam en 1618 mortis ŝia patro, ŝi estis krom Jacopo Peri la plej grava muzikisto en Florenco.

La kompona verko

Francesca Caccini

La plej frua indico pri ŝia kompona verkado estas letero de la 10-a de septembro 1606 al la poeto Michelangelo Buonarrotti. En tiu Francesca dankas pro la transcedo de poemoj, kiujn ŝi volis muzikigi. En 1607 ŝi prezentis sian unuan operon "La Stiava". Ĝis 1625 sekvis kvin pluaj operoj, ties parituroj estas resp. estis rigardataj kiel malaperintaj:

  • "Il passatempo" (1614);
  • "Il ballo delle Zigane" (1615);
  • "La fiera" (1619);
  • "Il martirio di S. Agata" (1622);
  • "La liberazione di Ruggiero dall'isola d'Alcina" (1625);

Estas dankenda la esplorlaboro de la direktistino Elke Mascha Blankenburg, ke La liberazione di Ruggiero post 355 jaroj travivis reprezentadon okaze de la "Internacia Komponistina Festivalo" en la jaro 1980 per la Kolonja operejo. La reĝion havis Andrea von Ramm.

En oktobro 1990 la "baleto" unuafoje refoje estis prezentita kiel kompletartaĵo. La praktikantoj estis Julia Henning ("Alcina"), Knut Schoch ("Ruggiero") kaj aliaj solistoj, la Kammerchor Fontana d'Israel kaj ensemblo kun historiaj instrumentoj. Musika gvidado: Isolde Kittel-Zerer, enscenigo: Christa Leiffheidt, scenaranĝo: Matthias Moebius, kostumoj: Ralf Christmann. Konzertejo: enirhalo kaj ŝtuparejo de la muzeo por Hamburga historio, Holstenwall, Hamburgo.

Pliaj verkoj

  • "Rinaldo innamorato" (ne presita);
  • 1 libro de sakralaj kaj profanaj 1-2voĉaj kantatoj kun figurita baso (1618).

Fontoj

  • «Francesca Caccini», Historical Anthology of Music by Women. James R. Briscoe, ed. Indiana University Press, Bloomington, Indiana, 1986. ISBN 0253212960
  • «Francesca Caccini», The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1561591742
  • Francesca Caccini, Musician to the Medici and her "Primo Libro". Carolyn Raney, diss., New York University, 1971.


Eksteraj ligiloj

  • Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto