Francesco Bonafede

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Bonafede
(1474-1558)
"Quaestio subtilis ac clara, de cura pleuritidis per per venae sectionem", verko eldonita en 1533 de Francesco Bonafede (1474-1558).
"Quaestio subtilis ac clara, de cura pleuritidis per per venae sectionem", verko eldonita en 1533 de Francesco Bonafede (1474-1558).
Persona informo
Naskiĝo 1474
en Padovo, Italio
Morto 15-a de Februaro 1558
en Padovo, Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo
Profesio
Okupo botanikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francesco Bonafede (1474-1558) estis itala botanikisto kaj kuracisto, fondinto de la unua Botanika Ĝardeno de Padovo (30-a junio 1545)[1], aŭtoro de la verko "Commentari dei libri delle piante di Aristotile". Francesco Bonafede ankaŭ estis profesoro de "lectura simplicium"[2] en la Universitato de Padovo, ekde 1533.[3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

La unua urbestro de la Botanika Ĝardeno de Padovo estis Luigi Squalermo (1512-1570) ankaŭ konata kiel Luigi Anguillara (pro lia naskiĝurbo Anguillara Sabazia), kiu ekoficis en la 20-a de aŭgusto 1546. Li restis en tiu posteno ĝis julio 1561.[4]

La hodiaŭa Botanika Ĝardeno de Padovo, fondita de Francesco Bonafede, en 1545.[5]

Ĝi estis la unua botanika ĝardeno plantita en Eŭropo, samkiel Francesco Bonafede estis la unua profesoro pri Medicino kaj botaniko en la Universitato de Padovo. Oni devas konsideri ke Bonafede jam estis profesoro pri medicino en la Universitato de Padovo ekde la jaro 1524. Do lia redungo kiel profesoro pri "lectura simplicium" estis nur formala agnosko kaj enkuraĝigo rilate al laboro kiun li jam estis faranta.

Tamen, kun la tempopaso, Bonafede frustriĝis por la manko de aliro al specimenoj de vivaj plantoj per kiuj li povas instrui siajn studentojn. Kiel povus lia lernantaro adekvate distingi inter simplaj (medicine aktivaj plantoj) kaj venenaj specioj, se ili neniam sukcesis taksi kian aspekton ili havis? Ĉi frustriĝo instigis lin apelacii al la Venecia Senato, en 1544, pri rajtigo krei la "Orto dei Semplici", nomo per kiu la botanikaj ĝardenoj estis konataj.

En junio 1545, la Senato aprobis lian peton kaj emisis dekreton aprobante la kreadon de la ĝardeno. Tamen, la motivado de la Venecia Registaro estis pli ol scienca. La Venecia Respubliko ricevis konsiderindajn dividendojn per la komerco de plantoj kaj aliaj drogoj. La kolekto kaj la ekspozicio de la plantoj, el kie tiuj drogoj estis ekstraktitaj, provizadis kuracistojn kaj herbalistojn per referencoj por testoj, permesante kvalitajn garantiojn rilate al la akiritaj produktoj, kiuj siavice provizus la Respublikon kun merkata avantaĝo kontraste kun aliaj komercaj regionoj kaj per tio ili povus impulsi la herbo-industrion.

La unua urbestro de la botanika ĝardeno, Anguillara, estis asociita al Luca Ghini, unu en la privata botanika ĝardeno de Luca Ghini, kaj poste en la Botanika Ĝardeno de Pizo (kiu verdire estis antaŭa al tiu de Padovo, sed kiu dufoje translokiĝis antaŭ ol establiĝi en ĝia kuranta loko, en 1591). Oni ŝuldas al Luca Ghini kiu unue enkondukis la herbofoliaron kiel manieron por konservado de la botanikaj specimenoj, servante kiel bonega mentoro por la juna Anguillara.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Commentarii in librum Aristotelis: De stirpibus et plantis[6]
  • De nominibus ad historiam plantarum pertinentibus
  • De nexu utriusque mundi
  • De semestri partu
  • De disceptatione orta inter Ant. Fumanellum et Bartholomaeum Civanum medicos veronenses de vino invicem decertantes, judice Fracastorio.
  • De cura pleuritidis per venae sectionen
  • De nomenclatura simplicium
  • De pnderibus minoribus et grano

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Memoria sugli spettacoli e sulle feste di Padova
  2. La lernobjekto "lectura simplicium" aŭ "Lettura de' semplici" temis pri la konado de la plej simplaj substancoj akiritaj elde la plantoj. Aliaj homoj kutime ankaŭ nomis ĝin "Materia Medica" kie oni elmontradis la proprecojn de la plantoj. Pli malfrue tiu lernobjekto eknomiĝis "Farmakologio".
  3. Do Éden ao Éden: jardins botânicos e a aventura das plantas
  4. Atti
  5. Beautiful at All Seasons: Southern Gardening and Beyond with Elizabeth Lawrence
  6. Della vita e degli scritti di Francesco Bonafede

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]