Francisco Hernández de Córdoba (malkovrinto de Jukatano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Francisco Hernández de Córdoba (¿1475? + Sancti Spíritus, Kubo 1517) estis hispana konkerinto, kiu historiiĝis pro la akcidenta ekspedicio kiun li estris inter februaro kaj mayo de 1517, pere de kiu oni malkovris por la Hispana Imperio, la duoninsulon de Jukatano.

Li estis riĉa bienposedanto en Kubo ekde ties konkero en 1511. Li estis nomumita de la guberniestro de Kubo, Diego Velázquez, kiel estro de la ekspedicio kiu estis esploronta la marojn okcidente de Kubo. Li eliris el Kubo februare de 1517 kaj post ŝtormo alvenis al la marbordo de Jukatano (pli precize ĉe Kabo Katoĉe), kie hispanoj unuafoje kontaktis en Ameriko kun disvolviĝintaj civilizacioj (majaoj) kiuj konstruis domojn masone kaj konis pri ekzistado de oro. Kiam la hispanoj pluis sian eniron interne trovis malamikan defendan sintenon de la indiĝenoj. Ankaŭ akiro de akvo estis malfacile; tiele la ŝipokondukisto (piloto) forveturis al Florido kie li jam estis en 1512 kaj de tie revenis en Kubon.

Nur du semajnojn post la reveno Mortis Hernández pro la ricevitaj vundoj kaj suferita soifo.