Francisko Maria Sforza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Francisko Sforza (apartigilo)
Francisko Maria Sforza
La duketo
La duketo
Persona informo
Naskiĝo 30-a de januaro 1491
en Pavio
Morto 1512
en Angoulême,  Francio
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per ĉevalfalo vd
Familio
Dinastio familio Sforza vd
Patro Gian Galeazzo Maria Sforza vd
Patrino Izabela de Napolo vd
Gefratoj Bona Sforza • Ippolita Maria Sforza vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisko Maria SFORZA, itale Francesco Maria Sforza, nomata ankaŭ "la duketo", (naskiĝis la 30-an de januaro 1491 - mortis en Angoulême, en 1512) estis Grafo de Pavio.

Li estis la sola virfilo de Gian Galeazzo Maria Sforza (1469-1494) kaj nevo de Galeazzo Maria Sforza (1444-1476). Kiam lia patro mortis, Ludoviko il Moro (1452-1508) regis kiel lia mentoro. En 1494, la imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519) faris sekretan pakton kun Ludoviko: la imperiestro formale investis lin kiel duko de Milano, interŝanĝe li devus oferi sian aliancon kontraŭ la francoj. La pakto estis sigelita per la edziĝo de la duko kun Bianca Maria Sforza (1472-1510)[1], filino de la mortinta duko Galeazzo Maria Sforza, frato de Ludoviko. La investituro okazis en la 5-a de septembro 1494, kaj per legitimigi ĝin la nova duko trovis juran subtilecon: kiam Ludoviko naskiĝis, lia patro jam estis duko de Milano, kaj tiu kondiĉo ne ekzistis kiam naskiĝis Galeazzo, lia frato pli aĝa.

Kiam la duko Gian Galeazzo mortis en la 20-a de oktobro 1494, la konsilio preferis Ludovikon anstataŭ la etan Fransciskon, kaŭze de eventuala minaco de Karlo la 8-a, kiu, antaŭ unu monato, estis lasinta Francion por la konkero de Italio.

Francisko mortis en Angoulême pro ĉevalfalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]