Frank Worsley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frank Worsley
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1872 (1872-02-22)
en Akaroa
Morto 1-an de februaro 1943 (1943-02-01) (70-jaraĝa)
en Claygate
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Nov-Zelando
Alma mater Fendalton Open Air School
Okupo
Okupo esploristo • maristo
vdr

Frank Arthur WORSLEY (n. la 22-an de februaro 1872 - m. la 1-an de februaro 1943) estis novzelanda maristo kaj esploristo.

Li unue laboris tra la Pacifika Oceano por la Novzelanda Poŝto de la Suda Pacifiko, kaj famiĝis pro sia kapableco atingi tre izolitajn insulojn. Li partoprenis al la Imperia Transantarkta Ekspedicio de Ernest Shackleton inter 1914 kaj 1916, kiel ŝipestro de la Endurance. La ekspedicio celis vojaĝi tra Antarkto, sed la ŝipo rompiĝis kontraŭ glacio. La ŝipanaro estis savita de savekspedicio plenumita de Shackleton, Worsley kaj kvar aliaj homoj.

Frank Worsley ankaŭ fariĝis la ŝipestro de la Quest okaze de la ekspedicio Shackleton-Rowett (1921-1922).

En 1931 verkis Worsley raporto pri la ekspedicio de la Endurance. Ĝi restas reeldonita kaj populara ĝis hodiaŭ.