Fredelia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La akcia kompanio FREDELIA estas modela ekzemplo por firmaoborso. Ĝi troviĝas en la ĉefurbo germana Berlino.


Prezentado de la temo

6.000 kompanioj nur en Germanujo devas fermi ĉiun jaron, ĉar taŭga posteulo nenie estas trovita[1]. Sekve necesas kunvenigi entreprenorientite pensantajn gvidantojn kaj posedantojn de mezgrandaj entreprenoj, kiuj estas serĉantaj posteulon. Krom komercaj kaj profesiaj postuloj de la transdonota kompanio nepras reflekti ankaŭ individuajn kapablojn kaj fortojn de la celita posteulo, por ke tradiciaj familiaj firmaoj daŭru vere sukcese.

Vendado

Alies dumvivan laboron daŭrigi samtempe povus esti vojo al multpromesa propra ekzisto ekonomia. Por firmaoposendanto foriro el profesia laboro signifas granda paŝo akurate pripensota. Trovi en la konekso de korporacia vendo taŭgan posteulon estas afero kompleksa kaj peniga. Eĉ pli grava estas la sistema, al propraj bezonoj adaptigita serĉado de nova posedanto. Fredelia AK apogas la koncernatajn personojn en la diskreta malkovro de konvena aĉetonto, kiu daŭrigus la vivoverkon.

Aĉetado

Spertaj gvidemuloj kun entreprengvidadaj ambicioj povus bone imagi transpreni kaj administri entreprenon. Ĉiujare ĉirkaŭ 22.000 entreprenistoj nur en Germanujo bezonas posteulon[2]. Proksimume 80% el ili, speciale en la kampo mezgranda, pro kialoj diskretecaj tion ne faras publike. Fredelia AK estos kunulo kaj kunlaboros trovi la ĝustan kompanion, kiu povas fariĝi bazo por la estonta vivoverko de interesiĝantoj. Akompano tra la tuta procedo memkompreneblas.

Superrigardo pri la servoj de Fredelia AK

  • 1. Disvolviĝo de individua serĉostrategio.
  • 2. Vasta surmerkata reserĉo.
  • 3. Aktiva alparolo de ĉiuj interesiĝantoj.
  • 4. Farado de konceptoj, ekspertizoj privaloraj, profiloj.
  • 5. Prezento de potencialaj partneroj.
  • 6. Subteno por la unua komenca analizo.
  • 7. Realigo de financadotestoj.
  • 8. Kreo de negoca plano.
  • 9. Helpo dum intertraktadoj.
  • 10. Helpo dum ektranspreno.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Informoj de Steadynews.
  2. Artikolo Deutschland sucht die neuen Firmenchefs en la gazeto Handelsblatt de la 15-a de novembro 2011.