Freenode

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Freenode (angle free node, tio estas libera nodo) estas populara IRC-reto. Antaŭe ĝi estis konata kiel Open Projects Network (reto de malfermaj projektoj).

Freenode havis reputacion de «hejmo de ellaborantoj de programaro». Antaŭ la jaro 2021, ekzistis kanaloj de pluraj projektoj, en tiu nombro kanaloj por Vikipedio[1][2].

La reto enhavas pli ol dek servilojn tra la tuta mondo. Konektiĝinta al chat.freenode.net uzanto estas redirektata al hazarda servilo, kio asistas ekvilibran distribuon de ŝarĝo inter la serviloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la reto komenciĝis per malgranda kanalo por subteno de uzantoj de GNU/Linux #linuxneo kreita de Robert Levin en 1994 en la IRC-reto EFNet. Baldaŭ post tio la kanalo estis alinomita al #LinPeople. En 1995, post translokigo al Undernet kaj poste al DALnet, #LinPeople transformiĝis en malgrandan reton irc.linpeople.org. Komence de 1998 la reto estis alinomita al Open Projects Net. En tiu momento en la reto estis ĉirkaŭ 200 uzantoj kaj malpli ol 20 kanaloj.

En 2002 oni alinomis la reton al Freenode kaj registris organizaĵon Peer-Directed Projects Center[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]