Frenezkomedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bringing Up Baby (1938) estas frenezkomedio (angle: screwball) de klasika periodo de tiu-ĉi ĝenro.

Frenezkomedio (angle Screwball comedy) estas filma ĝenro kiu originis en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, kaj el kiu evoluis la romantika komedio ĝenro.

Historio[redakti | redakti fonton]

It Happened One Night, filmo de 1934 fare de reĝisoro Frank Capra ĉefrolita de Clark Gable, estas konsiderita la unua freneza komedifilmo. Filmakademiuloj konsentas ke la klasika periodo de tiu ĝenro finiĝis en la fruaj 1940-aj jaroj, sed elementoj de la ĝenro pluvivis, kaj ankaŭ estas agnoskitaj en nuntempa kino.

Propraĵoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam ekzistas neniu interkonsentita listo de karakterizaĵoj kiuj devas aperi en filmo de ĉi tiu ĝenro, filmoj kiuj estas konsiderataj apartenantaj al la ĝenro kutime inkluzivas farsajn situaciojn, kombinaĵon de slapstiko kun sufiĉe rapidaj dialogoj kiuj inkluzivas rapidajn kaj humurajn reagojn, kaj intrigon kiu inkluzivas rakonto pri amindumadogeedziĝo. Filmkritikisto Andew Sarris difinis la frenezan komedion kiel "seksan komedion, sen la sekso."

Kiel kun farso, frenezaj komedioj ofte implikas intrigon implikantan eraran identecon, aŭ aliajn cirkonstancojn en kiuj unu aŭ pluraj roluloj provas konservi kaŝe sian veran identecon, aŭ aliajn gravajn faktojn en sekreto. Kelkfoje, en la centro de la intrigo aperos figuro de viro en virinaj vestoj (ekzemple: Bringing Up Baby, kaj Some Like It Hot).

La ĉeffiguroj en la freneza komedio estas kutime viro kaj virino, kiuj komence de la filmo ŝajnas esti malkongruaj unu kun la alia, aŭ eĉ rivaloj, amaraj malamikoj aŭ paro, kiuj antaŭe estis geedzitaj kaj divorcitaj (ekzemple: His Girl Friday). La nekongruo foje estas esprimita en la fakto, ke la viro estas de pli malalta socia statuso. Tamen, ĉe la fino, romantika rakonto formiĝas inter la du, kiu finiĝas en geedziĝo.

Sociaj klasoj estas signifa elemento en la frenezaj komedioj: la homoj de la supra klaso tendencas esti reprezentitaj en ĉi tiuj filmoj kiel dorlotitaj mallaboruloj, kiuj malfacilas administri sin kaj sian vivon en la reala mondo.

Alia kaj komuna trajto en ĉi tiu tipo de filmoj estas la rapida parolado - dialogoj inter roluloj kiuj inkluzivas rapidajn kaj spritatajn respondojn. La origino de ĉi tiu karakterizaĵo ne estas en la frenezaj komedioj, kaj ĝi povas esti trovita en aliaj klasik-Holivudaj ĝenroj kiel krimfilmoj kaj specife pri gangsteroj.

Frenezaj komedioj ankaŭ tendencas enhavi farsajn kaj ridindajn situaciojn. Ekzemple, en la filmo Bringing Up Baby, paro da la protagonistoj devas prizorgi leopardon, kiu estas konservita kiel dorlotbesto (situacio kiu estis omaĝo en pluraj poste-faritaj filmoj de la ĝenro, kiel ekzemple The Hangover).

Ekzemploj el la klasika periodo[redakti | redakti fonton]

Ekranfoto de antaŭfilmo por It Happened One Night
En La Sinjorino Eve, Jean (centro, ludita de Barbara Stanwyck) rolulita kiel ŝin mem de kiel supra-klasa virino.
Varba foto por la komedia filmo His Girl Friday de 1940

Aktoroj kaj aktorinoj prezentita en aŭ asociita kun screwball komedio:

Reĝisoroj de screwball komedioj:

Postaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ekranfoto de antaŭfilmo por How to Marry a Millionaire
Unu, Du, Tri (1961)

Pli postaj filmoj supozitaj revivigis elementojn de la klasikepokaj frenezkomedioj inkluzivas:

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Tim Dirks. Comedy films: Screwball comedy. filmsite.org.
  2. Alberti, John. (2014) Screen Ages: A Survey of American Cinema. Taylor & Francis, p. 111. ISBN 9781317650287.
  3. Halbout, Grégoire. (2022) Hollywood Screwball Comedy 1934-1945. Bloomsbury Publishing. ISBN 9781501347627.
  4. . Trouble in Paradise: Lovers, On the Money (angle). Alirita 2022-12-03.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 10 great screwball comedy films. British Film Institute.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Robbie Collin. "Who killed the screwball comedy?", 23-a de junio 2015.
  7. Theodora Goes Wild (1936): Boleslawsky's Screwball Comedy Starring Irene Dunne in Oscar-Nominated Performance | Emanuel Levy.
  8. . The lost art of screwball comedy (angle) (2011-02-25). Alirita 2019-01-01.
  9. . These 21 Underrated Rom-Coms Should Be Next In Your Netflix Queue (angle). Alirita 2019-01-01.
  10. Haslam, Jason. (2013) The Public Intellectual and the Culture of Hope. University of Toronto Press, p. 164. ISBN 9781442641846.
  11. (2015) ReFocus: The Films of Preston Sturges. Edinburgh University Press, p. 118–120. ISBN 9781474406574.
  12. Described as a screwball comedy in Roger Ebert's contemporary review.
  13. Stallone's 'Oscar' Recovers From Bad Start. Alirita 21-a de marto 2018.
  14. Marsh, James. 'Chongqing Hot Pot': HKIFF review. Screen Daily (2016-03-23). Alirita 2016-03-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]