Ralph Bellamy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralph Bellamy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1904 (1904-06-17)
en Ĉikago
Morto 29-an de novembro 1991 (1991-11-29) (87-jaraĝa)
en Santa Monica,  Usono
Mortis per spirhalto vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Ethel Smith vd
Profesio
Okupo scenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1928–1990 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Cary Grant, Rosalind Russell kaj Bellamy en diskoniga fota afiŝo por His Girl Friday (1940)
Gloria McGehee kaj Ralph Bellamy en Man Against Crime (1953)
Gastaj steloj por la 1961 debuta epizodo de The Dick Powell Show, "Who Killed Julie Greer?". Staranta, de maldekstro: Ronald Reagan, Nick Adams, Lloyd Bridges, Mickey Rooney, Edgar Bergen, Jack Carson, Ralph Bellamy, Kay Thompson, Dean Jones. Sidita, de maldekstro: Carolyn Jones kaj Dick Powell.
Kiel Franklin D. Roosevelt en la filmo Sunrise at Campobello (1960)

Ralph BELLAMY (la 17an de‏ junio 1904 - la 29-an de novembro 1991) estis usona filma, televida, kaj teatra aktoro kies kariero daŭris dum ses jardekojn en teatro, filmo, kaj televido en gvidaj kaj apogaj roloj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Ĉikago kiel Ralph Rexford Bellamy. En la aĝo de 15 li forlasis hejmon kaj fondis sian propran trupon de aktoroj.

Li komencis aperi sur la scenejo en 1927 kaj en 1931 faris sian unuan filmaperon en la filmo The Sixth Secret kun Clark Gable kaj Jean Harlow. En 1932 li aperis en la filmo Rebecca of Sunnybrook Farm en 1934 li aperis en la filmo Spitfire kaj en 1935 en la El Dorado.

En 1937 li aperis en la filmo The Awful Truth kune kun Clark Gable kaj Irene Dunne kaj estis nomumita por la Oskaro al la Plej bona Flanka Aktoro.

En 1940, li aperis en la filmo His Girl Friday kune kun Cary Grant kaj Irene Dunn. Li ludis en kvar filmoj la rolon de detektivo Ellery Quinn.

En 1941 li aperis en la horora filmo The Wolf.

En 1955 li aperis en la filmo The Trial of Billy Mitchell kune kun Gary Cooper.

Bellamy rolis kiel prezidanto Franklin Delano Roosevelt kvar fojojn:

En 1968 li aperis en la horora filmo Rosmary's Baby kiel kuracisto.

En 1983 li aperis en la filmo Trading Places kune kun Dan Aykroyd kaj Eddie Murphy.

Lia lasta filmo estis Beautiful Woman (1990) kune kun Richard Gere kaj Julia Roberts.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]