Frigyes Grósz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Frigyes Grósz
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1798 (1798-11-16)
en Oradea
Morto 3-an de januaro 1858 (1858-01-03) (59-jaraĝa)
en Oradea
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Vieno
Familio
Infano Lajos Csatáry
Parencoj Emil Grósz
Okupo
Okupo kuracisto • okulkuracisto
vdr

GRÓSZ Frigyes [gro:s] estis hungara kuracisto naskita en Nadjvarado la 16-an de novembro 1798 kaj mortinta en Nadjvarado la 3-an de januaro 1856. Li estis la patro de okulkuracisto Emil Grósz.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Grósz doktoriĝis pri filozofio en 1816 en la universitato de Peŝto, poste studis medicinon en Vieno kaj en 1825 oni habilitis lin kuracisto kaj kirurgo. Ĝis 1829 li laboris en Teltsch kie li estigis malsanulejon. En 1830 li fondis en Nadjvarado okulmalsanulejon per propra elspezo por malriĉaj blinduloj, kie oni kuracis senpage la malsanulojn. Li praktikis sukcese ankaŭ la okulkuracadon. En la vagantkunsido de Kassa en 1846 li iniciatis la establon de sekcioj pri okulkuracado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Augenkrankheiten der grossen Ebenen Ungarns (Nagyvárad, 1857).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]