Ftan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ftan
Blazono de Ftan
Ftan
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Suot Tasna
Koordinatoj  46°47′39″N 10°14′55″O  /  46.79417°N, 10.24861°O / 46.79417; 10.24861 (Ftan)Koordinatoj: 46°47′39″N 10°14′55″O  /  46.79417°N, 10.24861°O / 46.79417; 10.24861 (Ftan)
Nombro de enloĝantoj 508
Areo 43,08 km²
Alteco 1648 m super marnivelo
Poŝtkodo 7551
Komunumkodo 3761
Mapo de Ftan

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Ftan (la germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomo estas Fetan) estas komunumo de la komunumaro Suot Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 508 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ftan situas en Suba Engadino ĉe la norda bordo de la rivero Eno. La teritorio de la komunumo etendiĝas en nordo ĝis al la kulmino de la monto Augustenberg sur alteco de 3230 m s.m. La komunumo konsistas el la partoj Ftan-Grond kaj Ftan-Pitschen, kiuj estas la du ĉefaj setlejoj sur teraso proksimume 300 metroj super la valgrundo de Eno kaj la setlejo Baraigla ĉe la bordo de Eno en la valgrundo kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ftan limas en nordo al Galtür en Voralbergo (Aŭstrio), en nordnordoriento al eksklavo de Ramosch, en nordoriento al Sent, en oriento al Scuol, en sudo al Tarasp, kaj en okcidento al Ardez.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En la valgrundo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 kaj la trajnlinio de Retia Fervojo. La vilaĝoj Ftan-Grond kaj Ftan-Pitschen situas flanke de la gravaj trafikvojoj aktigeblaj per kurba flanka vojo de Scuol, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ftan datiĝas el la jaro 1150 kiel Vetane. En prahistoria tempo ekzistis setlejo kun fortikaĵo kun muro kaj foso sur la Muot Padnal kaj rondmuro sur la monteto Umbrain. En la 12-a jarcento la Senjoroj de Tarasp posedis bienojn en Ftan, kiuj faris donacojn al la monaĥejoj en Müstair kaj Scuol, kiu poste estis translokigita al Marienberg en Vinschgau. La paroĥo de Ftan akceptis en la jaro 1542 la reformacion kaj sin liberaĉetis en la jaro 1652 de Aŭstrio. Ĝis la administracia reformo de la jaro 1851 Ftan apartenis al la tribunalkomunumo Suot Tasna. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Paul Eugen Grimm: Ftan en Historia Leksikono de Svislando (2006-11-14)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]